Fokusoj de la Semajno (Apr. 26)

(GMT+08:00) 2019-04-25 17:42:43     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Kunveno okazis dimanĉe en Pekino por festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la mararmeo de la Popola Liberiga Armeo, kiu falas en la 23an de aprilo. Ĉeestantoj de la kunveno retrorigardis la mararmean disvolviĝon de preskaŭ nenio ĝis forta, resumis ĝiajn spertojn pri batalo, reformo, transformiĝo kaj preparo por milita agado, kaj rigardis al la brila estonteco konstrui ĝin en mondklasan mararmeon en la nova erao.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis komunajn klopodojn por protekti la maran pacon kaj konstrui maran komunumon kun komuna estonteco.

Xi, ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum grupa renkontiĝo kun la estroj de fremdlandaj delegacioj invititaj al la multlandaj mararmeaj aktivadoj, festantaj la 70an datrevenon de la fondiĝo de la mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo (PLA).

Xi diris, ke oceanoj estas tre gravaj por la ekzistado kaj evoluado de la homaro, ĉar ili generas vivon, kunligas la mondon kaj akcelas evoluadon. Li diris, ke la blua planedo, sur kiu loĝas la homaro, ne estas dividita en insulojn per la oceanoj, sed estas kunligita per la oceanoj por formi komunumon kun komuna estonteco, en kiu homoj de ĉiuj landoj dividas feliĉon kaj malfeliĉon. Xi aldonis, ke paco kaj trankvileco de la maro koncernas la sekurecon kaj interesojn de ĉiuj landoj kaj devas esti komune protektataj kaj alte ŝatataj.

Prezidanto Xi dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al siaj srilanka paralelulo Maithripala Sirisena post ĉenaj eksplodoj en la lando.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li estis konsternita de la novaĵo pri la ĉenaj eksplodoj en Srilanko, kiuj kaŭzis morton kaj vundiĝon de multaj homoj. Xi diris, ke nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, li profunde funebras pri la viktimoj de la atakoj kaj esprimas sinceran kondolencon al la vunditoj kaj al la familioj de la viktimoj. Xi montris, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo firme subtenas klopodojn de la srilanka registaro por protekto de sekureco kaj stabileco de la lando.

La srilanka polico diris merkrede, ke la nombro de mortintoj en la ĉenaj eksplodoj, kiuj okazis dimanĉe en Srilanko, kreskis ĝis 359. Pli ol 34 fremdlandaj civitanoj estas inter la mortintoj.

La ukraina centra elekt-komisiono marde anoncis en sia retejo, ke fama aktoro Volodymyr Zelensky estis elektita kiel prezidento de la lando.

Laŭ definitivaj rezultoj publikigitaj de la centra elekt-komisiono, Zelensky gajnis 73,22% de la voĉoj dimanĉe en la dua balotado de la prezidenta elekto, dum nuna prezidento Petro Poroshenko akiris 24,45% de la voĉoj. 61,37% de la kvalifikitaj voĉdonantoj partoprenis en la balatado.

La 31an de marto, Ukrainio okazigis balotadon de la prezidenta elekto. Ĉar neniu kandidato gajnis pli ol 50% de la voĉoj, du kandidatoj, kiuj akiris plej multajn voĉojn, eniris la duan balotadon. Laŭ rilata leĝo de la lando, tiu, kiu akiros subtenon de simpla plimulto en la dua balotado, gajnos la elekton. La nova prezidento oficiale enoficiĝos antaŭ la 3a de junio por kvin-jara oficperiodo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin