Pli ol 700 historiaj restaĵoj redonitaj de Italio al Ĉinio estas eksponataj en Nacia Muzeo

(GMT+08:00) 2019-04-25 13:01:23     Redaktoro:祃璟琳

Merkrede en la Nacia Muzeo en Pekino okazis la ceremonio de inaŭguro de la ekspozicio "Reveno—historiaj restaĵoj redonitaj de Italio al Ĉinio". Pli ol 700 perditaj artaĵoj de la ĉinaj dinastioj Tang, Song, Ming kaj la Okcidenta Han estas unuafoje eksponataj en la Nacia Muzeo kaj la ekspozicio estas senpaga al la publiko ĝis la fino de la kuranta junio.

Tiuj historiaj restaĵoj estis trovitaj en Monza de Italio en 2007. Dank' al la kunlaboro inter la du landoj, ili revenis al Pekino en la 10a de aprilo, fininte 12jaran vagan procezon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin