Okazis 2019 jara premio de la kvina ĉina homa loĝa cirkonstanca desegno

(GMT+08:00) 2019-04-26 13:53:42     Redaktoro:Xiong

En la 19a de aprilo en Pekino, okazis inaŭgura ceremonio de 2019 jara premio de la kvina ĉina homa loĝa cirkonstanca desegno. La ĉeftemo de ĉijara premio estas "daŭrigebla desegno".  

Loĝa cirkonstanco de homoj signifas spaco por laboro, loĝado, resto kaj amuzo kaj sociaj interfluoj de homoj. La iniciato de la premio estas establi pli sanan estetikan sistemon de homa loĝa cirkonstanco, nome, serĉi estontecan vojon de homa loĝa cirkonstanca desegno sub la ideo de daŭrigebla disvolvo.

La atento de cirkonstanco markas profundiĝon de moderna desegno. Kiel rekonstrui valoran koncepton de faka eduko, kiel serĉi estontecan vojon de homa loĝa cirkonstanca desegno sub la ideo de daŭrigebla disvolvo, tio estas defio kaj ŝanco por ni.

La jara premio de ĉina homa loĝa cirkonstanca desegno estas organizata de Tsinghua Universitato kaj profesia eduka gvida komitato pri desegno de supraj lernejoj de ĉina Eduka Ministerio.

De la establo de la premio, studentoj el koncernaj lernejoj pozitive subtenas ĝin, kaj sume preskaŭ 10 mil instruistoj kaj studentoj partoprenas en aktivadoj de la premio. Ĉijare la premia publikiga ceremonio okazos en Jiangnan Universitato en novembro de ĉi-jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin