Estas abundaj kaj koloraj la ekspozicio pri kunlaboraj atingoj kaj ekspozicio pri interfluo de entreprenoj inter Ĉinio kaj Niĝerio

(GMT+08:00) 2019-04-26 16:12:58     Redaktoro:Xiong

De la 15a ĝis la 17a de aprilo en Abuĝo okazis ĉina-niĝeria ekspozicio pri kunlaboraj fruktoj de la "Zono kaj Vojo" kaj la dua ĉina-niĝeria ekspozicio pri entreprena interfluo de la "Zono kaj Vojo". La ekspozicioj havas abundajn enhavojn kaj estas koloraj. Dume okazis ankaŭ la ĉina-niĝeria ekonomia kaj komerca kunlabora forumo pri la "Zono kaj Vojo". Do bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Ĉifoje ĉina komerca ĉambro en Niĝerio organizis la ekspoziciojn. Laŭ konigo de Cui Guangzhen, ĝenerala sekretario de ĉina komerca ĉambro en Niĝerio, la ekspozicio rekomendis la iniciaton "Zono kaj Vojo" kaj prezentis rezultojn atingitajn de pekina pintkunveno de ĉina-afrika kunlabora forumo.

Niĝerio estas la plej granda ekonomiumo en Afriko. La ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Niĝerio estas reciproke kompletigaj kaj havas vastan perspektivon. Por akceli ekonomiajn kaj komercajn interfluojn de la du landoj, ĉina komerca ĉambro en Niĝerio ĉiujare okazigas du ekspoziciojn pri ĉinaj kaj niĝeriaj entreprenoj kadre de la "Zono kaj Vojo".

Ĉifoje sume pli ol 50 ĉinaj kaj niĝeriaj entreprenoj partoprenis en la ekspozicio, inkluzive de entreprenoj, kiuj okupiĝas pri konstrulaboro, komerco, industrio kaj financa servo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin