Kvin rimedoj akcelos pli altnivelan pordmalfermon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-04-27 10:24:07     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede faris prelegon en la 2-a Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, emfazante antaŭenpuŝi altnivelan disvolvadon de la iniciato Zono kaj Vojo. Li ankaŭ deklaris kvin rimedojn por akceli pli altnivelan pordmalfermon de Ĉinio.

Nun en la mondo protektismo kaj unuflankeco leviĝas, kio alportas neekvilibron de disvolvado. La iniciato Zono kaj Vojo proponita de prezidanto Xi Jinping, estas bezono por akceli kreskon de la monda ekonomio kaj ankaŭ estas natura etendiĝo de la ĉina ekonomio en la procezo de altkvalita disvolvado.

Interligo kaj interkunlaboro estas ŝlosila por kune konstrui la Zonon kaj Vojon. Kiel iniciatinto, Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al pordmalfermo por altigi nivelon de la interligo kaj interkunlaboro de la mondo. Ĉifoje tiuj kvin rimedoj deklaritaj de Xi fokusiĝis en pintnivela desegnado kaj aranĝo, kio estas agado memvole farita por malfermi la ĉinan merkaton.

La unua rimedo estas por pli facila merkataliro de fremda kapitalo. En pasinta jaro, Ĉinio simpligis la negativan liston de fremda investado, reduktis investajn limigojn kaj altigis la nivelon de libera investado.

La dua rimedo estas plifortigi internacian kunlaboron por protekto de intelekta proprieto. Xi montris, ke Ĉinio amplekse plibonigos leĝsistemon por protekti intelektan proprieton. Ĉinio intensigos protekton al fremdlandanoj, kiuj posedas intelektan proprietaĵon, ĉesigos devigan transigon de tekniko kaj laŭleĝe bati atencon kontraŭ rajtoj pri intelekta proprieto.

La tria rimedo estas pli granda importo de produktoj kaj servoj por kontentigi konsumadon de ĉinoj kaj akceli ekvilibran disvolvadon inter Ĉinio kaj diversaj landoj.

La kvar rimedo estas, ke Ĉinio plifortigos makropolitikan kunordigon kun mondaj ĉefaj ekonomiaj unuoj por kune akceli fortan, daŭripovan, ekvilibran kaj inkluzivan kreskon de la monda ekonomio. Xi diris, ke Ĉinio aktive subtenas kaj partoprenas en reformo de la Monda Komerca Organizo kaj volas kune konstrui pli altnivelan internacian komercan regularon.

La kvin rimedo estas doni grandan gravecon al efektivigo de politikoj pri malfermo kaj pordmalfermo.

Kiel plej granda publika produkto donita de Ĉinio al la mondo, la iniciato Zono kaj Vojo estas en la ŝlosila periodo de aranĝo ĝis efektivigo, kio ne nur antaŭenpuŝos pli altnivelan malfermon de Ĉinio, sed ankaŭ kreos pli da oportunoj por la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin