Inaŭguriĝis Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio

(GMT+08:00) 2019-04-28 20:17:57     Redaktoro:Selena

La Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio 2019 dimanĉe inaŭguriĝis en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris paroladon.

Gvidantoj kaj specialaj senditoj el 11 landoj, respondeculoj de internaciaj organizoj, partoprenantoj al la ekspozicio, personoj el komercaj kaj industriaj rondoj, kaj konataj hortikulturaj profesiuloj, ĉirkaŭ 900 reprezentantoj ĉeestis la malferman ceremonion.

La ekspozicio havas la temon "verda vivo kaj bela hejmloko", kun la koncepto "kunfandi hortikulturon kun la naturo, kortuŝi la animon per la naturo". Tiam 110 landoj kaj internaciaj organizoj partoprenos en la ekspozicio. Krome estos ankaŭ pli ol 120 neoficialaj partoprenantoj el 31 ĉinaj provincoj kaj municipoj, kaj Hongkongo, Makao kaj Tajvano.

La Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio estas la plej altnivela kaj grandskala internacia ekspozicio en Ĉinio post la Monda Hortikultura Ekspozicio en Kunming, la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo kaj la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Laŭ konigo, dum la ekspozicio ankaŭ okazos pli ol 2500 kulturaj aktivecoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin