La urbo Rizhao akcelis disvolvon de tea industrio

(GMT+08:00) 2019-04-28 13:14:35     Redaktoro:Xiong

En la 26a de aprilo, "2019 kunveno por trinketi teon el la urbo Rizhao"okazis en distrikto Lanshan de la urbo Rizhao. La loka registaro organizis ĉifojan kunvenon.

Wang Jijun, vic-estro de la distrikto Lanshan de la urbo Rizhao, diris, ke Rizhao estas unu el la hejmlokoj de teo. Oni uzas 400 jarojn trovi la teon, lerni kultivadon de la teo kaj uzi teknikon por produkti la teon.

La kulturo de la teo en Rizhao daŭrigas pro la taŭga medio en Rizhao por kultivado de la teo. Eksperto de loka agrikultura buroo diris, ke en Rizhao tearboj troviĝas en arbaroj. Pro tio, ke la teo produktita en Rizhao trinketite estigas agrablan senton en la buŝo.

Lastatempe la loka registaro grave atentis kultivadon kaj disvolvadon de la tea industrio. Wang Jijun diris, ke la verda teo produktata en Rizhao ne nur fariĝas kerna industrio en tiu loko, sed ankaŭ vojo por riĉeco de la lokaj kamparanoj. La loka registaro akcelas kunfandiĝon de la tea industrio kaj la tea kulturo, kaj puŝas novan modelon de la vendado.

Wang Haojie, estro de la kompanio Duiya, diris, ke la noviga disvolvo de la tea industrio estas nova komerca ŝanco por ni. Ni kombinis tradiciajn agrikulturajn produktaĵojn kaj la surretan vendadon. Ni volas malfermi la novan epokon por la tea industrio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin