Xi renkontiĝis kun ĉeĥa prezidento Milos Zeman

(GMT+08:00) 2019-04-28 15:13:01     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĉeĥa presidento Milos Zeman.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Ĉeĥio por kapti la historian oportunon de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj levi la duflankajn rilatojn al nova alto. Li diris, ke Ĉinio plilarĝigos sian malfermon al la ekstero kaj ĉiam rekomendas kungajnan kunlaboron. Li aldonis, ke la du flankoj devas subteni komunikadon sur malsamaj niveloj kaj en diversaj kampoj, fortigi kunordigon de evoluigaj strategioj, firmigi bazon de kunlaboro kaj akceli komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo por pli granda disvolviĝo.

Zeman diris, ke li atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Ĉinio kaj estas kontenta pri progreso farita en la duflanka pragmata kunlaboro. Li gratulis Ĉinion pro la sukcesa okazigo de la Dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Post la renkontiĝo, la du ŝtatestroj ĉeestis subskribon de dokumentoj pri kunlaboro inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin