Xi Jinping interparolis kun svisa prezidento Ueli Maurer

(GMT+08:00) 2019-04-29 18:48:42     Redaktoro:Ĝoja

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun svisa prezidento Ueli Maurer.

Xi diris, ke la kuranta jaro estas la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Svisio estas unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue agnoskis la novan Ĉinion kaj fondis la diplomatiajn rilatojn kun la nova Ĉinio. tio enkorpigas la longtempan strategian vidpunkton, ankaŭ enhavas la amikecon inter la svisa popolo kaj la ĉina popolo. En la ĉirkaŭ lastaj 70 jaroj post la fondiĝo, la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj ĉiam iris antaŭen de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĉinio volas kune kun Svisio profundigi strategiajn kunlaborojn.

Ueli Maurer gratulis al la Ĉina Popola Respubliko pro ĝia 70-a jariĝo, kaj diris, ke en la lastaj 70 jaroj Svisio kaj Ĉinio faris interŝanĝojn kaj referencojn, tago post tago profundiĝis interkompreniĝo kaj tre bone disvolviĝis la dulandaj rilatoj. Li diris, ke Svisio subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo, sin dediĉas al stimulo de la konstruado de Zono kaj Vojo en Eŭropo kaj esperas profundigi kunlaborojn pri komerco, investo kaj kreado kadre de Zono kaj Vojo. Svisio bonvenigas ĉinajn entreprenojn fari investon kaj volas pliigi interŝanĝojn kun Ĉinio pri vintraj sportoj kaj aliaj kulturaj flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin