Xi Jinping intervidiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong

(GMT+08:00) 2019-04-29 18:57:24     Redaktoro:Ĝoja

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

Xi montris, ke la du flankoj devas kontinue profundigi politikan konfidon kaj interesan kunfandiĝon, reciproke respekti unu la alian en gravaj problemoj rilataj al propraj kernaj interesoj kaj subteni unu la alian sur la vojo de komuna disvolvo. Ĉinio kaj Singapuro estas la naturaj partneroj de komuna konstruado de Zono kaj Vojo. Singapuro aktive subtenas la konstruadon de Zono kaj Vojo kaj ludas demonstran rolon por ĉeliniaj landoj pri altkvalita kaj altnivela konstruado de Zono kaj Vojo.

Lee diris, ke Singapuro volas esti plu la ĉina partnero de reformado kaj disvolvado kaj atendas pli progresan Ĉinion. Singapuro frue eksubtenis kaj partoprenis la iniciaton Zono kaj Vojo, volas kadre de Zono kaj Vojo profundigi plu kunlaborojn kun Ĉinio sur la kampoj de interligo, interkomuniko, investo kaj financo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin