Li Keqiang intervidiĝis kun portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa

(GMT+08:00) 2019-04-29 19:02:58     Redaktoro:Ĝoja

Lunde ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Portugalio estas la gravaj kunlaboraj partneroj kaj la dulandaj rilatoj disvolviĝas sane kaj kontinue. Ĉinio volas ligi la iniciaton Zono kaj Vojo kaj portugalan strategion de disvolvo, plivastigi ĉiudimensiajn kunlaborojn, intimigi kontaktojn de homoj kaj kontinue solidigi la dulandajn rilatojn.

Marcelo Rebelo de Sousa gratulis la sukceson de la Duan Forumon de Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Li diris, ke Portugalio subtenas kaj partoprenas aktive la konstruadon de Zono kaj Vojo, volas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio pri ekonomio, komerco kaj kulturo, kune protekti liberan komercon kaj akceli la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin