Xi Jinping interparolis kun nepala prezidento Vidya Devi Bahndari

(GMT+08:00) 2019-04-29 21:09:43     Redaktoro:Ĝoja

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun nepala prezidento Vidya Devi Bahndari.

Xi Jinping diris, ke de generacio al generacio Ĉinio kaj Nepalo estas amikoj. La ĉina flanko alte atentas la disvolvon de la rilatoj kun Nepalo, subtenas al Nepalo protekti ŝtatan sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon, laŭdas Nepalon pro ĝia aktiva partopreno en la konstruado de Zono kaj Vojo. Ĉinio kaj Nepalo devas fortigi kunlaborojn pri infrastruktura konstruado kaj stimuli plu konstruadon de ĉin-nepala translandlima ekonomi-kunlaborejo. Ĉinio volas subteni plu nepalan ekonomian kaj socian disvolvon.

Vidya Devi Bahndari gratulis la sukceson de la Dua Forumo de Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Li diris, ke konstruado de Zono kaj Vojo estas la historia iniciato, jam havas mondan grandan influon kaj establis bonan platformon por kunlaboroj inter Nepalo kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin