Xi Jinping ĉeestis malferman ceremonion de la Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio 2019 kaj faris paroladon

(GMT+08:00) 2019-04-29 10:27:16     Redaktoro:Xiong

La Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio 2019 dimanĉe inaŭguriĝis en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris paroladon titolitan ŝerĉi verdan vivon kaj konstrui belan hejmlokon. Li emfazis la koncepton de verda disvolviĝo. La terglobo estas unika hejmloko de la tuta homaro. Ĉinio volas konstrui belan terglobon kune kun aliaj landoj kaj kune konstrui la komunumon de komuna estonteco.

Xi Jinping alvokis, ke la homoj devas protekti la ekologian medion kiel protekti siajn okulojn kaj trakti la ekologian medion kiel trakti sian vivon. Li opiniis, ke bone konstrui la ekologian civilizacion bezonas kvin strebojn, t.e., strebo al la harmonio inter la homo kaj naturo, strebo al verdaj disvolviĝo kaj prosperiĝo, strebo al amo al naturo, strebo al scienca administrado kaj strebo al komuna kunlaboro.

Li diris, ke la ĉina ekologia civilizacio jam eniris en rapidan trakon. La popolanoj vivos en pli bona medio kun pli blua ĉielo, pli verda monto kaj pli klara akvo.

Li diris, ke la konstruado de ekologia civilizacio jam estis enskribita en la bluan kopion por ĉina ŝtata disvolviĝo, kaj la konstruado de la bela Ĉinio estas batala celo de la ĉina popolo.

Li alvokis konservi ĝeneralan ekologian ekvilibron de la mondo por ke postaj generacioj ne nur havu materiajn posedaĵojn, sed ankaŭ povu rigardi nian steloplenan ĉielon, vidi verdan monton kaj flari la aromon de floroj. Li diris, ke la homaro certe akiros malavaran rekompencon el la naturo per racia utiligo kaj amika protekto, alie la homaro suferos venĝon de la naturo.

Li diris, ke la disvolviĝo de la iniciato Zono kaj Vojo estas konstruado de malferma disvolviĝa vojo, kiu devas esti verda disvolviĝa vojo.

Gvidantoj kaj specialaj senditoj el 11 landoj, respondeculoj de internaciaj organizoj, partoprenantoj al la ekspozicio, personoj el komercaj kaj industriaj rondoj, kaj konataj hortikulturaj profesiuloj, ĉirkaŭ 900 reprezentantoj ĉeestis la malferman ceremonion.

La Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio estas la plej altnivela kaj grandskala internacia ekspozicio en Ĉinio post la Monda Hortikultura Ekspozicio en Kunming, la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo kaj la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Laŭ konigo, dum la ekspozicio ankaŭ okazos pli ol 2500 kulturaj aktivecoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin