Srilanka prezidento proklamis malpermesi du lokajn ekstremismajn organizojn

(GMT+08:00) 2019-04-29 15:03:56     Redaktoro:祃璟琳

Sabate vespere la oficejo de srilanka prezidento publikigis deklaron, dirante, ke prezidento Maithripala Sirisena proklamis malpermesi du lokajn ekstremismajn organizojn "Nacia Thawheed Jammath" kaj "Jamathei Millathu Ibraheem (JMI)".

La deklaro diras, ke la du organizoj estas suspektataj pri planado de seriaj eksplodioj okazintaj la 21an de aprilo en la lando. Laŭ regularo de tutlanda krizokazo aprobita de la parlamento, la prezidento proklamis tiujn du organizojn kontraŭleĝaj.

La deklaro diras, ke la srilanka registaro konfiskos posedaĵojn de tiuj du organizoj kaj malpermesos iliajn aktivadojn. Laŭ regularo de tutlanda krizokazo, la registaro malpermesos aliajn ekstremismajn organizojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin