Xi Jinping renkontiĝis kun Hun Sen

(GMT+08:00) 2019-04-29 15:05:30     Redaktoro:祃璟琳

Lunde en la Granda Popola Halo de Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro Samdech Hun Sen.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Kamboĝo estas intimaj amikoj. Ĉinio alte atentas evoluigi la plenampleksan strategian kunlaboran partnerecon kun Kamboĝo, kiel antaŭe subtenos Kamboĝon iri sur disvolva vojo konforma al sia aktuala situacio kaj protekti siajn justajn interesojn. La du flankoj devas efektivigi agadplanon de konstruado de la komunumo de komuna estonteco de Ĉinio kaj Kamboĝo, senĉese altigi strategian valoron kaj riĉan enhavon de la dulandaj rilatoj, profundigi kunlaboron de konstruado de la Zono kaj Vojo kaj bone plenumi konstruadon de speciala ekonomia zono, flughavenoj, ŝoseoj kaj aliaj gravaj programoj.

Hun Sen diris, ke Kamboĝo multe profitis de Ĉinio kaj dankis Ĉinion pro longtempa valora helpo. Kamboĝo volas efektivigi la agadplanon de konstruado de la komunumo de komuna estonteco kaj antaŭenigi pragmatan kunlaboron inter la du flankoj en komerco kaj investado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin