Ekspozicio pri nacia trezoro de Afganio inaŭguriĝis en Arta Muzeo de Tsinghua Universitato

(GMT+08:00) 2019-04-30 08:48:28     Redaktoro:Xiong

  

En posttagmezo de la 29a de aprilo, 2019, en Arta Muzeo de Tsinghua Universitato inaŭguriĝis la ekspozicio pri nacia trezoro de Afganio. Pli ol 100 honoraj gastoj kaj voluntuloj ĉeestis la inaŭguron. Su Dan, vicestro de Arta Muzeo de Tsinghua Universitato, prezidis la inaŭguron.

Afganio estas lando ĉirkaŭita de la tero kaj situas en mez-suda Azio. Ĝi havas pli ol 5000 jaran historian. Ĝi ne nur havas kulturojn de la evoluinta bronzepoko, sed ankaŭ establas intiman konekton kun la kulturoj de antikva Egiptio per komercado de blua kaj ora ŝtono. Ĝi estas centro de diversaj kulturoj kaj estas kultura vojkruciĝo de la kulturo.

Ĉifoje sume estas pli ol 230 afganaj trezoroj prezentitaj en la ekspozicio. Ili estis elterigitaj antaŭ la jaro 1979 kaj konservitaj en sekretaj kasoj de afgana centra banko. En la jaro 2003 ili estis reaperitaj.  

De oktobro en 2016, muzeoj de Francio, Italio, Neterlando, Usono, Kanado, Germanio, Britio, Aŭstralio, Japanio kaj Sud-Koreio respektive prezentis tiujn trezorojn. Kaj De la 18a de aprilo ĝis la 23a de junio tiuj trezoroj estos prezentota en la Arta Muzeo de Tsinghua Universitato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin