Xi Jinping: Ĉinaj junuloj devas preni sur sin respondecon en la nova epoko

(GMT+08:00) 2019-04-30 11:47:56     Redaktoro:Xiong
Marde en Pekino Ĉinio solene memorfestis la 100an datrevenon de la Kvara-Maja Movado. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la memoriga kunveno kaj diris, ke nacia reprosperiĝo estas respondeco de ĉinaj junuloj. Ĉinaj junuloj bezonas preni sur sin respondecon por realigi grandiozan reprosperiĝon de Ĉinio.

Li diris, ke ĉinaj junuloj devas fariĝi impetantoj, pioniroj kaj kontribuantoj en la nova epoko.

Li diris, ke ĉinaj junuloj devas pene lerni sciencajn sciojn, altigi bonkvalitajn karakterojn de si mem kaj hardi sin kapablaj.

Xi montris, ke ĉinaj junuloj devas esti altamoralaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin