Xi Jinping sendis vortojn al junuloj

(GMT+08:00) 2019-04-30 18:21:51     Redaktoro:Pluveta

Marde en Pekino Ĉinio solene memorfestis la 100an datrevenon de la Movado de la 4a de Majo de 1919 (Kvara-Maja Movado), la politika kaj kultura movado kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la memoriga kunveno kaj diris, ke la modernaj ĉinaj junuloj devas ami la patrioton, zorgi pri la homaro kaj fari penadon por konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Xi Jinping opiniis, ke antaŭ 100 jaroj eksplodis la Kvara-Maja Movado en Ĉinio, tio estas grava evento kun epokfara signifo en la moderna historio de Ĉinio. La movado ankaŭ estis nova startpunkto por realigi reviglecon de Ĉinio. Per la movado ĉinaj junuloj trovis siajn fortojn, kaj Ĉinio trovis sian forton.

Nun Ĉinio eniris en la novan epokon, tial la nunaj junuloj havas novajn devoj kaj agojn. Marde Xi Jinping diris, ke amo al la patrio estas devo kaj animstato de ĉinoj. Precipe por ĉinaj junuloj en nova epoko amo al patrio estas bazo por fariĝi talentuloj. Se oni perfidus sian patrion, oni ne povus akiri lokon en sia lando, nek en la mondo.

Xi diris, ke la ĉinaj junuloj ĉiam estas avangarda forto por realigi reprosperiĝon de Ĉinio, kaj la ĉinaj junuloj devas havi altan idealon en la nova epoko. Ĉinaj junuloj devas pene lerni sciencajn sciojn, altigi bonkvalitajn karakterojn de si mem kaj hardi sin kapablaj. Xi montris, ke ĉinaj junuloj devas esti altamoralaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin