Internacia komunumo varme diskutis gravan paroladon de Xi en Monda Hortikultura Ekspozicio

(GMT+08:00) 2019-04-30 11:47:04     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe inaŭguriĝis la Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio 2019. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris paroladon, alvokante ekologian civilizacion kaj verdan disvolviĝon. Liaj vortoj vekis fortan eĥon en la internacia komunumo.

Bernard Ostrom, prezidanto de la Internacia Asocio de Hortikulturaj Produktantoj diris, ke Ĉinio donis ekzemplojn en multaj flankoj de verda disvolviĝo. Li kredas, ke la Pekina Monda Hortikultura Ekspozicio altiros atenton de la mondo al plibonigo de la medio fare de Ĉinio .

Ĝenerala sekretario de Internacia Ekspozicia Buroo Vicente G. Loscertales diris, ke la mondo vidis, ke la ĉina registaro metis solvon de la media problemo en la unuan lokon kaj akiris grandan sukceson en tiu peniga batalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin