Plilongiĝis ferio de Internacia Festo de Laboro kaj plivarmiĝis konsumvolo de ĉinoj

(GMT+08:00) 2019-05-01 12:00:06     Redaktoro:Ĝoja
La 1-a de majo estas merkredo, pro tio laŭ postulo de popolamasoj la ĉina Ŝtata Konsilio decidis plilongigi la ferion de Internacia Festo de Laboro ĝis 4 tagoj, nome de la 1-a ĝis la 4-a de majo. En la pasinteco la ferio daŭris nur 3 tagojn. Tial ĉinoj povas aranĝi pli da aktivadoj pri turismo, kulturo kaj eduko, tiel akcelante konsumadon.

La ferio de Internacia Festo de Laboro kutime estas la kulmino por turismo. Laŭ antaŭvido, dum la ferio pli ol 160 milionoj da ĉinoj vojaĝos aliloken, plej-parto de ili prenos altrapidan trajnon.

Laŭ konigo, estas pretaj abundaj kulturaj kaj amuzaj programoj en ĉinaj diversaj lokoj. Ekzemple en Pekino estos 100 diversastilaj brilaj prezentadoj.

Song Rui, esploristo de turisma esplor-centro sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke la plilongigo de la ferio stimulos feri-ekonomion kaj bone ludos la rolon por akceli konsumon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin