Xi Jinping kaj dominika prezidento sendis reciproke gratulan mesaĝon pri unua datreveno de establo de dulandaj diplomatiaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-05-01 15:30:19     Redaktoro:Ĝoja
Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping kaj dominika prezidento Danilo Medina preciproke sendis mesaĝon por gratuli la unuan datrevenon de la establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

En la gratula mesaĝo Xi diris, ke en majo de la lasta jaro Ĉinio kaj la Dominika Respubliko oficiale establis la diplomatiajn rilatojn, kio malfermis novan ĉapitron de la dulandaj rilatoj. En novembro de la lasta jaro Danilo Medina sukcese faris ŝtatan viziton al Ĉinio, kaj la du flankoj kune planis la disvolvadon de la dulandaj rilatoj kaj atingis multajn gravajn konsentajn konojn. Danke al la duflanka klopodado la dulandaj interŝanĝoj kaj kunlaboro sur diversaj kampoj stabile marŝas antaŭen kaj senĉese aperis atingoj. Faktoj atestis, ke la establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj estas la ĝusta politika decido de la du landoj kaj subtenata de la dulandaj popoloj. Ĉinio alte atentas la disvolvon de la rilatoj kun la Dominika Respubliko Domingo, volas kune klopodi por profundigi amikajn kunlaborojn inter la du landoj kaj stimuli komunan disvolvon kaj feliĉigi la du popolojn.

Danilo Medina diris en sia gratula mesaĝo, ke grave progresis interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du landoj sur diversaj kampoj de post la establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, senĉese riĉiĝis enhavoj de la dulandaj rilatoj, kaj la Dominika Respubliko estas grava konsisto de la iniciato Zono kaj Vojo. "Ni havas plenan esperon al la rilatoj kun Ĉinio sur la bazo de egaleco kaj ambaŭflanka gajno, kaj volas fortigi kunlaborojn kun Ĉinio kaj feliĉigi la du popolojn".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin