Ses ĉinoj mortigitaj en seriaj eksplodoj en Srilanko

(GMT+08:00) 2019-05-01 15:01:18     Redaktoro:Zhao

Marde vespere ĉina ambasadorejo en Srilanko konfirmis, ke la seriaj eksplodoj de Srilanko en la 21-a de aprilo kaŭzis morton de ses ĉinaj civitanoj kaj vundiĝon de aliaj kvin.

La 21-an de aprilo en pluraj lokoj de Srilanko okazis eksplodigaj atakoj, kaŭzante morton de pli ol 250 homoj kaj vundiĝon de aliaj pli ol 500. Post la evento ĉina ambasadorejo en Srilanko startigis urĝan traktadon. En la 25-a de aprilo la ambasadorejo konfirmis la morton de du ĉinaj civitanoj kaj aliaj kvar ĉinaj civitanoj estis suspektataj viktimoj de la atakoj.

Ĉiuj vunditaj ĉinaj civitanoj glate revenis al la patrolando kaj ricevis kuracadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin