Novaĵoj (Majo 01)

(GMT+08:00) 2019-05-01 17:05:12     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke publikiĝis artikolo de Xi Jinping pri interŝanĝoj kaj reciprokaj lernoj inter civilizacioj; plilongiĝis ferio de Internacia Festo de Laboro kaj plivarmiĝis konsumvolo de ĉinoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede la kurantjara naŭa numero de ĉina revuo Qiushi publikigis artikolon de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, titolitan Interŝanĝoj kaj reciprokaj lernoj inter civilizacioj estas la grava movforto por progreso de la homara civilizacio kaj paco kaj disvolvado de la mondo.

La artikolo ĉiuflanke kaj profunde eksplikis opiniojn kaj porpledojn pri interŝanĝoj kaj reciprokaj lernoj inter civilizacioj, kaj substrekis, ke oni devas stimuli reciprokan respekton kaj harmonian kunekzistadon de malsamaj civilizacioj por ke interŝanĝoj kaj reciprokaj lernoj inter civilizacioj estu la ponto pliigi amikecon inter diverslandaj popoloj, la movforto progresigi la homaran socion kaj la ligo protekti pacon de la mondo.

La artikolo diris, ke en la nuna mondo vivas homoj kun malsamaj kulturoj, rasoj, haŭtokoloroj, religioj kaj socisistemoj kaj diverslandaj popoloj formis komunumon de komuna estonteco. Traktante malsamajn civilizaciojn oni devas havi la animon pli vastan ol la ĉielo. Oni devas el malsamaj civilizacioj serĉi inteligentecon, ĉerpi nutraĵojn, doni spiritan subtenon kaj koran konsolon, kaj manon en mano solvi diversajn defiojn alfrontatajn de la homaro.

La artikolo substrekis, ke laŭ novaj progresoj de la nova epoko la ĉina popolo instigos kreivan transformon kaj renovigan evoluon de la ĉina civilizacio por ke la ĉina civilizacio donu ĝustan spiritan gvidon kaj fortan spiritan movforton al la homaro kune kun abundaj civilizacioj, kreitaj de diverslandaj popoloj.

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al nova japana mikado Naruhito kaj esprimis gratulon. Xi diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas intimaj najbaroj kun longa historio de amikeco. La du flankoj devas kune klopodi manon en mano por paca disvolvado kaj bela estonteco de la dulandaj rilatoj.

En alia mesaĝo Xi sendis saluton kaj bondezirojn al abdikita mikado Akihito.

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping kaj dominika prezidento Danilo Medina reciproke sendis mesaĝon por gratuli la unuan datrevenon de la establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

En la gratula mesaĝo Xi diris, ke en majo de la pasinta jaro Ĉinio kaj la Dominika Respubliko oficiale establis la diplomatiajn rilatojn, kio malfermis novan ĉapitron de la dulandaj rilatoj. En novembro de la pasinta jaro Danilo Medina sukcese faris ŝtatan viziton al Ĉinio, kaj la du flankoj kune planis la disvolvadon de la dulandaj rilatoj kaj atingis multajn gravajn konsentojn. Danke al la duflanka klopodado la dulandaj interŝanĝoj kaj kunlaboro sur diversaj kampoj stabile marŝas antaŭen kaj senĉese aperis atingoj. Faktoj atestis, ke la establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj estas la ĝusta politika decido de la du landoj kaj subtenata de la dulandaj popoloj. Ĉinio alte atentas la disvolvon de la rilatoj kun la Dominika Respubliko, volas kune klopodi por profundigi amikajn kunlaborojn inter la du landoj kaj stimuli komunan disvolvon kaj feliĉigi la du popolojn.

Danilo Medina diris en sia gratula mesaĝo, ke grave progresis interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du landoj sur diversaj kampoj de post la establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, senĉese riĉiĝis la enhavoj de la dulandaj rilatoj, kaj la Dominika Respubliko estas grava konsistiga parto de la iniciato Zono kaj Vojo. "Ni havas plenan esperon al la rilatoj kun Ĉinio sur la bazo de egaleco kaj ambaŭflanka gajno, kaj volas fortigi kunlaborojn kun Ĉinio kaj feliĉigi la du popolojn."

La 1-a de majo estas merkredo, pro tio laŭ postulo de popolamasoj la ĉina Ŝtata Konsilio decidis plilongigi la ferion de Internacia Festo de Laboro ĝis 4 tagoj, nome de la 1-a ĝis la 4-a de majo. En la pasinteco la ferio daŭris nur 3 tagojn. Tial ĉinoj povas aranĝi pli da aktivadoj pri turismo, kulturo kaj eduko, tiel akcelante konsumadon.

La ferio de Internacia Festo de Laboro kutime estas la kulmino por turismo. Laŭ antaŭvido, dum la ferio pli ol 160 milionoj da ĉinoj vojaĝos aliloken, plejparto da ili prenos altrapidan trajnon.

Laŭ konigo, estas pretaj abundaj kulturaj kaj amuzaj programoj en diversaj lokoj de la lando. Ekzemple en Pekino estos 100 diversastilaj brilaj artaj prezentadoj.

Song Rui, esploristo de la turisma esplor-centro sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke la plilongigo de la ferio stimulos feri-ekonomion kaj bone ludos la rolon por akceli konsumadon.

Marde vespere ĉina ambasadorejo en Srilanko konfirmis, ke la seriaj eksplodoj de Srilanko en la 21-a de aprilo kaŭzis morton de ses ĉinaj civitanoj kaj vundiĝon de aliaj kvin.

La 21-an de aprilo en pluraj lokoj de Srilanko okazis eksplodigaj atakoj, kaŭzante morton de pli ol 250 homoj kaj vundiĝon de aliaj pli ol 500. Post la evento ĉina ambasadorejo en Srilanko startigis urĝan traktadon. En la 25-a de aprilo la ambasadorejo konfirmis morton de du ĉinaj civitanoj kaj aliaj kvar ĉinaj civitanoj estis suspektataj viktimoj de la atakoj.

Ĉiuj vunditaj ĉinaj civitanoj glate revenis al la patrolando kaj ricevis kuracadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin