Wang Yuehan, pordoktoreca studento en Moskva Universitato, diris, ke la parolo de prezidanto Xi instigas ĉinajn junulojn havi grandan idealon kaj porti devon de la epoko.
Sun Liyuan, studento de postdiplomiĝa studado en usona Long-Insula Universitato, diris, ke la patrolando estas la plej granda subteno kaj apogo por ĉinaj junuloj, kiuj lernas en aliaj landoj. Patriotismo estas la kerno de la spirito de la Kvara-Maja Movado, la kerno de nacia spirito kaj la ligilo de la spirito de la ĉina nacio pri unuiĝo, strebado kaj senĉesa penado.
Zhang Cen, postdoktora esploristo en brita Universitato Kambriĝo, diris, ke junularo estas la estonteco de lando, ankaŭ de la mondo, kaj la ĉina revo ligiĝas al monda revo, tial transmaraj ĉinaj junuloj devas vivece rakonti pri ĉinaj rakontoj kaj akceli interŝanĝojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj.