La komuna garnizorejo ĉiam estas bonvenigata celo de turistoj, kiuj vojaĝas al Sud-Koreio aŭ la KDPR, sed de la lastjara oktobro la sudkorea armeo haltigis turismon tie por plenumi Militan Interkonsenton de la 19-a de Septembro. Poste en la garnizorejo Sud-Koreio kaj la KDPR faris serion da agoj por starigi konfidon kaj ellasi signalon de paco, ekzemple komunan minbalaadon kaj retiron de armitaj fortoj.
La sudkorea nacidefenda ministerio diris, ke okaze de la unua datreveno de la publikigo de Deklaracio de Panmunjom, Sud-Koreio decidis rekomenci turismon de la areo por kontentigi la volon de sud-koreanoj pri vizito al Panmunjom, antaŭtempe prepari por libera reciproka vizito de la du landoj kaj akceli interkonsiliĝon de Sud-Koreio, la KDPR kaj komandejo de la aremo de UN.