En la ĉina eksponejo prezentiĝas la versioj franclingva kaj anglalingva de la unua kaj la dua volumoj de la libro Xi Jinping: La Regado de Ĉinio, la anglalingva versio de la libro Pri Konstruado de Komunumo kun Komuna Estonteco, la anglalingva versio de la libroserio Realigo de Ĉina Revo, kaj aliaj, sume pli ol cent fremdlingvaj libroj, kiuj rilatas al ĉinaj politiko, ekonomio, kulturo, lingvolernado, kaj porinfanaj libroj.
Respondeculo de Ĉina Nacia Eldona Eksport-Importa Korporacio diris, ke sekve de la pligrandiĝo de la ĉina influo, pli kaj pli da alilandaj legantoj volas koni Ĉinion kaj la ĉinan kulturon. Kaj la ĉinaj libroj en la foiro malfermis la fenestron al lokanoj por koni la nunan Ĉinion kaj sperti la ĉinan kulturon.
Krom libroj en la ĉina eksponejo videblas ankaŭ ĉinstilaj legosignoj, faldventumiloj, skribpenikoj, tuĉbastonetoj, tuĉfrotaj ŝtonplatoj kaj paperoj, kaj vizitantoj estis invititaj al spertado de ĉina kaligrafio.