S-ino Ashraf Boroujerdi, direktoro de la irana nacia biblioteko kaj arkivo, kaj s-ro Pang Sen, ĉina ambasadoro en Irano, ĉeestis la ceremonion kaj tondis la rubandon
Merkrede laŭ la loka tempo okazis ceremonio pri starigo de "angulo de ĉinaj libroj" en la irana nacia biblioteko kaj arkivo. S-ino Ashraf Boroujerdi, direktoro de la irana nacia biblioteko kaj arkivo, kaj s-ro Pang Sen, ĉina ambasadoro en Irano, ĉeestis la ceremonion kaj tondis la rubandon.
"Angulo de ĉinaj libroj" en la irana nacia biblioteko kaj arkivo
En la "angulo de ĉinaj libroj" troviĝas pli ol mil libroj, inkluzive de la unua kaj dua volumoj de la libro Xi Jinping: La Regado de Ĉinio en la ĉina kaj angla lingvoj.