Ĉinio plivastigos financan malfermon

(GMT+08:00) 2019-05-03 14:55:17     Redaktoro:Li

Guo Shuqing, prezidanto de la Kontrola Komisiono de la Ĉina Banko kaj Asekuro, diris, ke Ĉinio lanĉos 12 novajn rimedojn por pluapaŝe vastigi malfermon pri bankaj kaj asekuraj aferoj.

Aprile de la pasintjaro, Ĉinio lanĉis 15 malfermajn rimedojn, nun ili jam estas fiksitaj iom post iom. La novronda malferma rimedo pri financo estas preta. Sendube, ĝi pluapaŝe altigos la malferman kaj merkatan nivelon de la ĉinaj bankaj kaj asekuraj aferoj.

Financaj aferoj estas stabililo kaj movforto de landa ekonomia disvolvado. La 12 financaj malfermaj rimedoj estas fiksitoj de ĉina ĝenerala plano pri financa malfermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin