Amindumo (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-03 14:58:43     Redaktoro:Li

Lirikaj poemoj

Kantoj de la Sudo de Zhou

El La Libro de Poezio

Esperantigita de Wang Dayou

§001

Amindumo*

"Kvak, kvak," kveras paro da akvaj birdoj

Ĉe la rivera sabla insuleto.

Jen knabino, bela kaj gracia, —

Bona parulino por viro juna.

La nimfoidoj**, longaj kaj mallongaj,

Moviĝas surakve laŭ la fluo.

La knabinon, belan kaj gracian,

Li sopiras tage kaj eĉ nokte.

Ignorate de la knabino ŝatata,

Li tagnokte nutras nur la sopiradon.

Kun amo tiel forta, sed dolora,

Nokte li turnadas sin surlite.

La nimfoidojn, longajn kaj mallongajn,

Oni ŝirkolektas ambaŭmane.

La knabinon, belan kaj gracian,

Li salutas per muziko liuta.

La nimfoidojn, longajn kaj mallongajn,

Oni ŝirrikoltas ambaŭmane.

La knabinon, belan kaj gracian,

Li akceptas kun muziko tambura.

*La akvaj birdoj krias en printempo, la nimfoidoj moviĝas surakve en somero; oni ilin ŝirkolektas en aŭtuno kaj manĝas en vintro. La juna viro ekamas belan knabinon en printempo kaj forte sopiras kaj amindumas ŝin en somero; li petas ŝian manon en aŭtuno kaj edziĝas al ŝi en vintro, kaj tiamaniere la homo estas en harmonio kun la naturo. Oni diras, ke la pasioj inter la viro kaj la virino tenas ekzistanta la mondon, ĉar la homa vivo komenciĝas per ilia amo, de kio devenas ĉiuj aliaj interhomaj rilatoj. Jen kial nia saĝa granda Majstro Konfuceo metis tiun ĉi poemon super ĉiujn aliajn poemojn de la Libro de Poezio.

**Nimfoido (Nymphoides peltatum): manĝebla sovaĝa planto kreskanta en akvo.

周南

§001关雎

关关雎鸠,在河之洲。

窈窕淑女,君子好逑。

参差荇菜,左右流之。

窈窕淑女,寤寐求之。

求之不得,寤寐思服。

悠哉悠哉,辗转反侧。

参差荇菜,左右采之。

窈窕淑女,琴瑟友之。

参差荇菜,左右芼之。

窈窕淑女,钟鼓乐之。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin