Novaĵoj (Majo 03)

(GMT+08:00) 2019-05-03 17:51:38     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio plivastigos financan malfermon; Konferenco de ministroj pri financo de ASOAL kaj Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko kaj estro de Centra Banko koncentriĝas al tutmonda kaj regiona ekonomio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Guo Shuqing, prezidanto de la Kontrola Komisiono de la Ĉina Banko kaj Asekuro, diris, ke Ĉinio lanĉos 12 novajn rimedojn por pluapaŝe vastigi malfermon pri bankaj kaj asekuraj aferoj.

Aprile de la pasintjaro, Ĉinio lanĉis 15 malfermajn rimedojn, nun ili jam estas fiksitaj iom post iom. La novronda malferma rimedo pri financo estas preta. Sendube, ĝi pluapaŝe altigos la malferman kaj merkatan nivelon de la ĉinaj bankaj kaj asekuraj aferoj.

Financaj aferoj estas stabililo kaj movforto de landa ekonomia disvolvado. La 12 financaj malfermaj rimedoj estas fiksitoj de ĉina ĝenerala plano pri financa malfermo.

Ĵaŭde en Nadi, urbo de Fiĝio okazis la 22a Konferenco de ministroj pri financo de Asocio de Sud-Orientaziaj Landoj, kaj Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko, kaj estroj de la Centra Banko. La konferenco koncentriĝas al mekanisma ekonomia situacio de la tuta mondo kaj la regiono, financa kunlabora estonteco kaj sistema reformado de ASOAL kaj Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko. Ili publikigis komunan deklaron por akceli regionan kaj tutmondan ekonomian disvolviĝon.

Ĵaŭde en Davao, suda urbo de Filipinoj, ŝtataj trupoj de Filipinoj kaj Indonezio okazis ceremonion por lanĉi dulandan komunan surmaran krozon, kiu celas nuligi translandajn krimojn kaj terorismajn minacojn.

Samtage la deklaracio publikigita de filipina trupo diris, ke la krozo ĉefe celas protekti sekurecon ĉe la dulanda landlimo, batali kontraŭ surmaraj krimoj, nuligi kontrabandadon, piraton kaj aliajn translandajn kontraŭleĝajn agojn.

Laŭdire, la dulandaj militŝipoj jam atingis al la haveno Davao. La 4an de majo, ili oficiale enveturos en koncernajn marspacojn kaj komencos 10-tagan surmaran krozon. Laŭ la plano, ĉijare la du landoj sume okazigos 5 fojojn da kuna surmara krozo.

Ĵaŭde brita centra banko la Angla Banko deklaris, ke Britio altigis ĉijaran ekonomian kreskan atenditon de 1,2% ĝis 1,5% ne ŝanĝos la procenton de interezo je 0,75%.

La brita centra banko esprimis, ke influite de la foriro el la EU, brita komerca investo daŭre malsupreniris. La centra banko antaŭkalkulis, ke brita komerca investado ne bone restarigos antaŭ ol ĝi akiros klaran progreson pri la foriro el la EU.

Sudana Ministerio pri Justico publikigis deklaron dirante, ke tiutage asistanta ĉefprokuroro asignis sudanan eksan prezidenton Omar al-Bashir.

La deklaro diris, ke la asigno estis bazita laŭ leĝprojekto pri fremda valuto kaj leĝprojekto kontraŭ monlavado kaj financa subteno al terorismo. La ĉefprokuroro samtempe ordonis fari enketon al parto da oficiroj de Bashir-registaro pri financ-komercaj demandoj.

De la 1a ĝis la 4a de majo en Teherana Internacia Ekspoziciejo okazis la 24a irana Ekspozicio pri Petrolo . Pli ol 1 000 entreprenoj en kaj ekster Irano ĉeestis la ekspozicion.

Nuntempe eksvalidiĝis la limdato de usona politiko kontraŭ eksporto de irana petrolo. La 1an de majo irana ministro pri petrolo Bijan Namdar Zangeneh, diris en iu forumo de la inaŭguro, ke tiu kiu prenas petrolon kiel armilon, damaĝos la Organizon de Petrol-Eksportaj Landoj. Usono ne havas rajton nuligi eksporton de irana petrolo kaj Irano nun serĉas novan vojon por la eksportado.

Jemena registara trupo diris ĵaŭde, ke en la suda provinco al-Dhalea, la registara trupo kaj armita forto Houthi rebels provokis konflikton. 12 homoj mortis kaj dekoj da homoj estis vunditaj.

Finiĝis la novaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin