Rakonto pri familio Wu en urbo Fangchenggang

(GMT+08:00) 2019-05-07 09:36:33     Redaktoro:Ĝoja

La familio Wu

La urbo Fangchenggang de la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono estas unu el la du ĉinaj urboj kaj ĉe landlimo kaj ĉe maro. En 1968 fondiĝis haveno kaj en 1993 urbiĝis. S-ro Wu Tonghui kaj liaj du filoj kaj konstruis la urbon kaj atestis, ke la urbo disvolviĝis de fiŝvilaĝo al la plej granda haveno en la ĉina okcidenta landparto. Ili fieras pri ĉio, kion ili faris por la urbo.

S-ro Wu Tonghui jam emeritiĝis. Intervjuate en sia hejmo li diris, ke en 1972 fininte lernadon en altmezlernejo li venis al la urbo kaj eklaboris kiel ŝarĝisto. Li diris:

"Tiam la haveno estis simpla kaj kruda, venis ne grandaj ŝipoj, nur etaj ŝipoj. Ekde 1972 rapidiĝis la konstruado de la haveno kaj ekvenis grandaj ŝipoj. En 1981 en kantona haveno Huangpu mi eklernis piloti ŝipojn, kaj en 1984 reveninte mi fariĝis piloto."

Piloto direktas ŝipojn al kajo, for de kajo, tra kluzo kaj aliaj limigitaj akvoj. Wu Tonghui diris, ke eĉ en vento kaj pluvo pilotoj devas labori, kaj por pilotoj ne ekzistas fiksa laborhoraro. Li diris:

"Antaŭe navigvojo de la haveno Fangchenggang estis malprofunda, nur kiam tajdo altiĝis tiam ŝipo povis eniri, tial ne certis la tempo de alveno de ŝipoj. Pro tio mi devis atendi sub la ĉielo kaj vente kaj pluve, ja estis peniga."

Pro la nefiksa laborhoraro li ne povis zorgi pri sia hejmo kaj liaj edzino kaj patrino, nek pri la du tiamaj junaj filoj kaj pri ĉiuj hejmlaboroj. Plejpartaj kolegoj liaj estis alilokanoj, tial dum festoj precipe la ĉina novjaro Printempa Festo Wu Tonghui ĉiam laboris por ke aliaj kolegoj revenu hejmon kaj renkontiĝu kun familianoj. Edzino de Wu, s-ino Ruan Weizhun diris, ke ankaŭ ekzistas alta risko, ĉar piloto ofte per ŝtupetaro eniras aŭ eliras ŝipojn, kaj multaj pilotoj falis en akvon pro rompiĝo de ŝtuparo, sed ŝia edzo neniam parolis pri tio al ŝi.

"Antaŭ multaj jaroj unu ŝipo grundis. Laŭdire iuj homoj vundiĝis. Aŭdinte tion mi tre maltrankvilis. Mia edzo neniam parolas pri tio."

De infaneco la du filoj de Wu Tonghui rigardas lin kiel idolon kaj havas la volon labori por la haveno. Nun ili estas la du-generaciuloj de laboristoj de la haveno, la pli aĝa filo estas piloto kaj la pli juna laboras en kompanio pri kontenero.

La pli juna filo nomiĝas Wu Yu. Li diris, ke lastajn 21 jarojn komence li estis riparisto kaj nun estas asistanto de ĝenerala direktoro kaj respondecas pri administrado de kontenera kajo. Li atestis la ŝanĝiĝon de la haveno, dume ankaŭ kreskis. Li diris:

"Popularas la esprimo 'dua generaciulo', jes ja mi estas unu el dua generaciuloj. Fakte lastajn jarojn mi havis ideon pri ŝanĝo de laboro, mi babilis pri la ideo kun mia patro, li ne subtenis min kaj proponis, ke mi persistu en la posteno kaj faru bone mian nunan laboron."

Wu Yu diris, ke en 1996 li eklaboris en la kajo, tiam nur estis pli ol dek ankrejoj, nun la nombro jam estas 43, inter ili estas 33 pli-ol-dekmil-tunaj, 8 pli-ol-centmil-tunaj. En 2018 la kapablo de la haveno estas 81770 mil tunoj kaj la haveno fariĝis la plej oportuna enirejo en landoj de Asocio de Sudoreintaj Landoj. Li diris, ke li kaj lia pli aĝa frato elkore admiras la homojn, kiel ilian patron, kiuj malegomisme sin dediĉas al la konstruado de la haveno.

"Danke al klopodado de homoj de generacio al generacio Fangchenggang disvolviĝis de fiŝvilaĝeto al la nuna moderna haveno. Mi konvinkiĝas, ke estonte la haveno estos pli potenca kaj pli altnivela."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin