Ĉinio fluanta kaj vigla

(GMT+08:00) 2019-05-05 20:05:43     Redaktoro:Xiong

Ĉi-jare la longeta feriado ĉe la Unua de Majo, por la ĉinoj, estas iom neordinara.

Unue, la feriado refoje vekis en la ĉinoj konsuman fervoron. Pro tio, ke la Unua de Majo estis ĝuste merkredo, la ĉina registaro tuj post la du sesioj eĥiĝis al la atendo de la publiko, reĝustigante la kutimajn tri feriojn al la kvar, kio estas la unuafoja longigo de la festo post dek jaroj. Laŭ la donitaĵo de la Ĉina Ministerio pri Kulturo kaj turismo, en la pasintaj kvar tagoj la turistoj nombriĝis laŭfoje je 195 milionoj da homoj, kiuj elspezis ĉirkaŭ 117,67 miliardojn da juanoj por sia turismo. La nombro de turistoj kaj la konsuma elspezo de la ĉi-jara feriado kreskis respektive je 13,7% kaj 16,1% kompare kun tiuj de la pasintjara.

Due, ĉinoj, kiuj volontas konsumi, estas pli multaj. Laŭ la donitaĵo de la aŭtoritatoj, en la ferioj la konsumkvanto inter 500 – 1 000 juanoj por kulturo kaj turismo estis 38% de la tuta konsumo. Nur en Ŝanhajo la alilokaj vojaĝantoj kreis la konsumkvanton de 4,38 miliardoj da juanoj. Kaj en Nankino la sumo atingis 3,22 miliardojn da juanoj kaj kreskis je 23,6% kompare kun tiu de la sama periodo de la jaro 2018.

Trie, en la tagoj aperis diversaj novaj formoj de turismado: familia vojaĝo, kun filo aŭ filino turismo, vizito por ia studo kaj similaj. En Pekino la nombroj de turistoj atingis 6,85 milionojn da homoj laŭfoje. Nun la Monda Hortikultura Ekspozicio okazas en Pekino, kaj ĝi akceptis sume 327 mil vizitantojn. Ĉar multaj turismis en la formo de familio, do la konsuma elspezo multe kreskis flanke de kulturo, amuziĝo, manĝo kaj eĉ libera pasigo en vilaĝo.

En la kuranta jaro unu el la plej gravaj taskoj de la ĉina registaro estas ĝuste stimuli konsumon kaj stabiligi kreskon. Ĝia formulo estas "alpreni diversajn rimedojn por akceli enspezigon de loĝantoj ĉu en urboj ĉu en vilaĝoj kaj altigi ilian konsuman povon". Inter tiuj rimedoj estas la grandskala plano redukti imposton, kies totala sumo sin nombras je 2 000 miliardoj da juanoj, kaj ĉirkaŭ 80 milionoj da homoj dividas la sumon. Kaj dank' al tio tiuj homoj povas pli ofte ĝui turismadon kaj agrablecon el ĝi.

Disvolvi turismon de diverseco, stimuli konsumon kaj stabiligi kreskon estas grava rimedo de la ĉina registaro kontentigi la novan bezonon de la popolo pri bela vivo. En iu enketo proksimume 40% de la ĉinoj volas elspezi pli multe por turismo. Ne nur tiuj homoj el grandaj urboj, sed ankaŭ el malgrandaj kaj mezaj.

Estas interese, ke la neordinare konsuma entuziasmo kaj kapablo de la ĉinoj en la ferioj ĉe la Uuna de Majo varmigis la usonan filmon "Avengers: Endgame", kies bileteja enspezo proksimiĝis al 4 miliardoj da usonaj dolaroj en Ĉinio, kaj tiu enspezo estis 40% de la tuta enspezo de tiu filmo en la internacia skalo.

En tiu ĉi ne tre longa feriado de la Unua Majo la ĉinaj civitanoj denove prezentas al la mondo la fluantan Ĉinion, la viglan Ĉinion, kaj siajn proprajn vivaspektojn, la konfidon kaj perspektivon pri la evoluado de la ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin