Doloro de la mondo | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-06 14:37:49     Redaktoro:Xiong

Doloro de la mondo

okaze de incendio ĉe Nia Damo de Parizo

 

Vejdo

 

Staras jen impone l' katedralo

pli ol okcent jarojn, ho, ĉe Sejno

konstruita sub land-solidaro

franca per labor' kaj granda peno.

 

Sed nun ĝin envolvas incendio

senkompate, skue kaj kruele.

Flamoj lekas ĝin en kremacio

klake kaj krepite, ja ribele.

 

La simbola spajr' kolapsas fale,

la tegment' truiĝas tuj oscede,

rozfenestroj senkoloras pale,

ĝenas ĝin demona fajr' obsede.

 

Francoj preĝas, ploras kun doloro,

ankaŭ ĉagreniĝas l' mond' en koro.

 

15-04-2019

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin