Novaĵoj (Majo 06)

(GMT+08:00) 2019-05-06 17:20:46     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de majo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio publikigis regularon pri registara investo; Lavrov diris, ke Rusio firme subtenas la venezuelan laŭleĝan registaron. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Ŝtata Konsilio de Ĉinio dimanĉe publikigis regularon pri registara investo por profundigi la reformon pri la investa kaj financa mekanismo de la lando kaj plibonigi laŭleĝan administradon.

La regularo, publikigita per dekreto subskribita de ĉefministro Li Keqiang, estos valida ekde la 1a de julio. Ĝi klare difinas la amplekson de registara investo por certigi, ke la investo fokusiĝu pri kernaj kampoj kaj atingu celojn

Laŭ la regularo, registara investo devas esti direktita al la publikaj sektoroj, al kiuj resursoj ne povas esti efike asignitaj per la merkato, kaj ĉefe celas ne-operaciajn projektojn. Ĝi diris, ke mekanismo de regula taksado kaj reĝustigo estos establita por senĉese optimumigi la amplekson kaj strukturon de registara investo.

La regularo ankaŭ klarigas gravajn principojn kaj bazajn postulojn de registara investo, substrekante la bezonon fari raciajn investajn decidojn, normigi administradon, esti rezult-orientita, resti malferma kaj travidebla kaj ankaŭ akordigi la ekonomian kaj socian disvolvadon kaj publikan financon.

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio, Wang Yang, dimanĉe renkontiĝis kun delegacio de la Japana-Ĉina Parlamenta Amikeca Asocio, gvidata de Hayashi Yoshimasa.

Wang, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, laŭdis la klopodojn faritajn de la asocio por duflankaj rilatoj, kaj vokis al la du flankoj plifortigi politikan reciprokan fidon, efektivigi la konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj, kaj profundigi reciprokprofitan kunlaboron sur la platformo Zono and Vojo.

Wang vokis al la du flankoj lerni de la historio, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, konvene trakti malkonsentojn kaj akceli interpopolajn interŝanĝojn, por antaŭenigi la stabilan disvolvadon de ĉina-japanaj rilatoj.

Hayashi diris al Wang, ke la Japana-Ĉina Parlamenta Amikeca Asocio havas tradicion konservi amikecon kun Ĉinio, kaj ĝi volas fari plu pozitivajn kontribuojn al la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Altrangla oficialulo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde vokis efektivigi la gravan penson de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, pri konstruado de Ĉinio en grandan landon de interreto, akceli la konstruadon de "Cifereca Ĉinio" kaj "Inteligenta Socio", kaj doni plenan ludadon al la gvida rolo de informadikigo, por aldoni novan movforton al altkvalita disvolvado.

Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la rimarkojn dum tonika prelego en la malferma kunveno de la 2a Pintkunveno de Cifereca Ĉinio. Wang diris, ke Ĉinio devas kapti favoran okazon de la nova teknologia revolucio kaj sian gravan strategian oportunon por turni la avantaĝojn de interreta teknologio kaj granda merkato en tiujn por disvolvado de cifereca ekonomio.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris dimanĉe en Moskvo, ke la rusa flanko firme subtenas la venezuelan laŭleĝan registaron gvidatan de Nicolas Maduro kaj kondamnas la usonan konduton instigi al puĉo.

La retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke tiutage Lavrov okazigis intertraktadon kun vizitanta venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza. Lavrov diris, ke Usono instigas al la agado renversi la venezuelan laŭleĝan reĝimon, kio rompas ĉiujn normojn de internacia leĝo, difinitajn laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

Lavrov diris, ke la rusa flanko firme vokas ne interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj, kaj opinias, ke la venezuela popolo havas la rajton decidi pri la sorto de sia lando, kaj ĉiuj partioj de la lando bezonas okazigi inkluzivan dialogon.

La venezuela registaro komencis grandskalan dialogon kaj kunsidon en la tuta lando sabate posttagmeze por efike akceli ŝanĝon, mildigi enlandan krizon kaj plibonigi popolan vivtenon. Rusa kaj venezuela ministroj pri eksterlandaj aferoj okazigos intertraktadon pri la situacio en Venezuelo.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro merkrede proponis la nacian dialogon kun la celo ŝanĝi ĉion, plibonigi ĉion kaj reĝustigi ĉion. La dutaga dialogo okazos en pli ol 2 500 komunumoj en la tuta lando, kaj popolamasoj povas diskuti pri aferoj de reformo, prioritatoj kaj revizioj kaj prezenti kritikojn kaj proponojn al la registaro. La venezuela registaro respondos ilin pri ekonomia disvolvado, socia sekureco, nacia paco kaj aliaj demandoj.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dimanĉe dum intervjuo kun la Usona Brodkasta Kompanio, ke la usona flanko ne opinias, ke la kurtdistanca pafaĵo lastatempe ĵetita de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) minacis Usonon, kaj ankoraŭ esperas, ke la du flankoj povos fari progreson en sennukleigo de la Korea Duoninsulo per dialogo.

Pompeo diris, ke Usono kaj la KDPR ankoraŭ havas okazon por realigi kompletan kaj kontroleblan sennukleigon de la Korea Duoninsulo per konsiliĝo. Li aldonis, ke la du flankoj havis interagadojn post la duflanka hanoja pintkunveno, kaj li esperas, ke la duflankaj interagadoj estos pli viglaj en la venontaj kelkaj semajnoj, kaj progresoj estos faritaj en la klopodoj por sennukleigo. Tamen li akcentis, ke efikos plu la sankcioj kontraŭ la KDPR.

La rusaj aŭtoritatoj dimanĉe diris, ke aviadilo de la Rusa Internacia Flugkompanio kun 78 homoj brulis antaŭ devigita alteriĝo en la flughaveno Sheremetyevo, kio kaŭzis morton de 41 homoj. La rusa Federacia Komitato pri Enketo montris, ke ĝi jam sendis esploristojn al la flughaveno kaj publikigos konkludon post ampleksa esploro pri ĉiuj pruvoj.

Polica domego de la afgana norda provinco Baghlan estis atakita dimanĉe. La atakantoj detonaciigis eksplodaĵon kaj batalis kun sekurectrupo. Laŭ la afgana Ministerio de Internaj Aferoj, en la okazaĵo mortis 18 policanoj kaj 8 atakantoj, kaj aliaj 35 policanoj kaj 20 civiluloj estis vunditaj.

La afgana grupo Talibano deklaris sian respondecon pri la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin