Plej alta politika konsilisto de Ĉinio renkontiĝis kun japana delegacio

(GMT+08:00) 2019-05-06 13:18:44     Redaktoro:Yu

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio, Wang Yang, dimanĉe renkontiĝis kun delegacio de la Japana-Ĉina Parlamenta Amikeca Asocio, gvidata de Hayashi Yoshimasa.

Wang, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, laŭdis la klopodojn faritajn de la asocio por duflankaj rilatoj, kaj vokis al la du flankoj plifortigi politikan reciprokan fidon, efektivigi la konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj, kaj profundigi reciprokprofitan kunlaboron sur la platformo Zono and Vojo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Shinzo Abe renkontiĝis kelkfoje en la lasta jaro, ludante gravan rolon de politika gvidado kaj helpante al ĉina-japanaj rilatoj reveni al la ĝusta vojo de nova disvolvado.

Wang vokis al la du flankoj lerni de la historio, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, konvene trakti malkonsentojn kaj akceli interpopolajn interŝanĝojn, por antaŭenigi la stabilan disvolvadon de ĉina-japanaj rilatoj.

Hayashi diris al Wang, ke la Japana-Ĉina Parlamenta Amikeca Asocio havas tradicion konservi amikecon kun Ĉinio, kaj ĝi volas fari plu pozitivajn kontribuojn al la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin