Venezuela registaro komencis nacian dialogon

(GMT+08:00) 2019-05-06 13:21:06     Redaktoro:Yu

La venezuela registaro komencis grandskalan dialogon kaj kunsidon en la tuta lando sabate posttagmeze por efike akceli ŝanĝon, mildigi enlandan krizon kaj plibonigi popolan vivtenon. Rusa kaj venezuela ministroj pri eksterlandaj aferoj okazigos intertraktadon pri la situacio en Venezuelo.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro merkrede proponis la nacian dialogon kun la celo ŝanĝi ĉion, plibonigi ĉion kaj reĝustigi ĉion. La dutaga dialogo okazos en pli ol 2 500 komunumoj en la tuta lando, kaj popolamasoj povas diskuti pri aferoj de reformo, prioritatoj kaj revizioj kaj prezenti kritikojn kaj proponojn al la registaro. La venezuela registaro respondos ilin pri ekonomia disvolvado, socia sekureco, nacia paco kaj aliaj demandoj.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris sabate, ke dimanĉe en Moskvo, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov okazigos intertraktadon kun sia venezuela paralelulo Jorge Arreaza, kaj ili interŝanĝos opiniojn pri la situacio en Venezuelo, precipe pri intenco de iuj landoj premadi Venezuelon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin