Pompeo: Usono ankoraŭ atendas sennukleigon de duoninsulo per dialogo

(GMT+08:00) 2019-05-06 13:23:09     Redaktoro:Yu

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dimanĉe dum intervjuo kun la Usona Brodkasta Kompanio, ke la usona flanko ne opinias, ke la kurtdistanca pafaĵo lastatempe ĵetita de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) minacis Usonon, kaj ankoraŭ esperas, ke la du flankoj povos fari progreson en sennukleigo de la Korea Duoninsulo per dialogo.

Pompeo diris, ke Usono kaj la KDPR ankoraŭ havas okazon por realigi kompletan kaj kontroleblan sennukleigon de la Korea Duoninsulo per konsiliĝo. Li aldonis, ke la du flankoj havis interagadojn post la duflanka hanoja pintkunveno, kaj li esperas, ke la duflankaj interagadoj estos pli viglaj en la venontaj kelkaj semajnoj, kaj progresoj estos faritaj en la klopodoj por la sennukleigo. Tamen li akcentis, ke efikos plu la sankcioj kontraŭ la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin