Polica domego de la afgana norda provinco Baghlan estis atakita dimanĉe. La atakantoj detonaciigis eksplodaĵon kaj batalis kun sekurectrupo. Laŭ la afgana Ministerio de Internaj Aferoj, en la okazaĵo mortis 18 policanoj kaj 8 atakantoj, kaj aliaj 35 policanoj kaj 20 civiluloj estis vunditaj.
Sekureca oficialulo de la provinco Baghlan diris al raportistoj, ke tiutagmeze unu atakanto detonaciigis forkaptitan militan veturilon ekster la polica domego en la provinca ĉefurbo Pul-e-Khumri, kaj poste pluraj atakantoj entrudiĝis en la domegon. Du atakantoj eksplodigis kunportitajn bombojn en la domego, kaj aliaj atakantoj estis mortigitaj dum la batalo kun la sekurectrupo.
La afgana grupo Talibano deklaris sian respondecon pri la atako.