Ĉinaj teamoj iros al Usono por plua konsiliĝo

(GMT+08:00) 2019-05-06 19:24:58     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde en Pekino, ke li esperas, ke Usono kaj Ĉinio iros vidalvide por atingi reciprokprofitan kaj kungajnan interkonsenton surbaze de reciproka fido. Li aldonis, ke ĉinaj teamoj sin preparas por iri al Usono por plua konsiliĝo.

Usona prezidento Donald Trump diris dimanĉe, ke ekde la 10a de majo, tarifoj metitaj de Usono sur importitajn ĉinajn produktojn kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj estos aldonitaj de 10% ĝis 25%.

Responde al ĉi-rilata demando, Geng diris en regula gazetara konferenco, ke simila situacio aperis kelkfoje, tamen la pozicio kaj sinteno de Ĉinio restas tre klaraj. Ĉinio kaj Usono akiris pozitivan progreson en la okazigitaj 10 konsiliĝoj, kaj la ĉina flanko esperas, ke la du flankoj kune klopodos kaj iros vidalvide por atingi reciprokprofitan kaj kungajnan interkonsenton surbaze de reciproka fido, ĉar tio ne nur konformas al interesoj de ambaŭ flankoj, sed ankaŭ estas la ĝenerala atendo de la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin