Prezentiĝas skulptaĵo por cent-jariĝo de ĉinaj studentoj studantaj kaj laborantaj en Francio

(GMT+08:00) 2019-05-07 08:54:57     Redaktoro:Selena

En la 4a de majo en la franca malgranda urbo Montargis, okazis ceremonio por inaŭguro de skulptaĵo—monumento pri la historio de ĉinaj studentoj studantaj kaj laborantaj en Franciola en la 20aj jaroj de la pasinta jarcento.

Montargis estas malgranda urbo de Francio, 100 kilometrojn sude de Parizo. Por francoj, la loko estas nur pejzaĝa pitoreskejo, sed por ĉinoj ĝi estas loko, kie amase koncentriĝis ĉinaj studentoj, kiuj kaj studis kaj laboris en la frua periodo de la 20a jarcento; multaj ĉinaj famuloj, ekzemple Zhou En'lai kaj Deng Xiaoping lasis siajn piedsignojn en la malgranda urbo.

Zhai Jun, ĉina ambasadoro en Francio, Jean-Marc Falcone, ĉefadministranto de la regiono de Centro-Valo de Luaro, en kiu la urbo Montargis situas, kaj Benoît Digeon, urbestro de Montargis ĉeestis la ceremonion.

Zhai Jun diris en sia parolado, ke antaŭ 100 jaroj, grupo da ĉinaj junuloj venis al Francio por studi progresintajn teknikojn kaj pensojn kaj serĉi taŭgan vojon por savi la patrolandon. Meze de ili troviĝas fondintoj de la nova Ĉinio, ekzemple Zhou En'lai kaj Deng Xiaoping kaj fundamento-metintoj de modernaj eduko, scienco, kulturo kaj arto de Ĉinio. Iliaj kontribuoj restos gravuritaj por ĉiam. La historio de ĉinaj studentoj studantaj kaj laborantaj en Francio estas trezoro de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj tiuj studentoj estas la unua grupo de senditoj, kiuj firmigis solidan bazon por disvolviĝo de la dulandaj rilatoj en la estonta periodo. Ĉijare estas 55a datreveno de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj antaŭ nelonge ĉina prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis Francion. Ĉio ĉi markas, ke la dulandaj rilatoj stabile marŝas antaŭen laŭ piedsignoj de antaŭuloj. Nun la du landoj senĉese pliigas politikan konfidon, antaŭenigas pragmatan kunlaboron kaj oftigas homajn interŝanĝojn.

Reprezentanto el Francio gratulis inaŭguron de la skulptaĵo en la urbo Montargis, dirante, ke la historio de ĉinaj studentoj studantaj kaj laborantaj en Francio estas tiu grava mejloŝtono en la ĉina historio, kiu profunde ŝanĝis disvolvan procezon de Ĉinio. Pro la historio, inter la dulandoj kaj inter la urbo Montargis kaj Ĉinio ekzistas nedisigebla ligiteco. Francio volas heredi kaj disvastigi la tradician amikecon kune kun Ĉinio, plifortigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, akceli homan kontakton, serĉi pli da bonstato por la du popoloj kaj fari pli da kontribuo por paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin