Ĉinaj gvidantoj sendis kondolencojn pri aviadila fajro en Moskvo

(GMT+08:00) 2019-05-07 10:02:40     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al sia rusa paralelulo Vladimir Putin pri letala aviadila fajro en Moskvo dimanĉe.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li estis skuita informiĝinte pri la pasaĝeraviadila fajro antaŭ krizokaza surteriĝo en la Internacia Flughaveno Sheremetyevo, kiu kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia propra nomo, Xi profunde funebris pri la mortintoj kaj esprimis sinceran simpation al la vunditoj kaj al familioj de la viktimoj.

En la sama tago, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis mesaĝon al sia rusa paralelulo Dmitry Medvedev, esprimante kondolencon pro la mortintoj kaj simpation al la vunditoj kaj al familioj de la viktimoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin