Macron esperas restadon de Rusio en Eŭropa Konsilio

(GMT+08:00) 2019-05-07 10:55:45     Redaktoro:Yu

Franca prezidento Emmanuel Macron diris lunde en Parizo, ke restas malkonsentoj inter Rusio kaj la Eŭropa Konsilio, tamen li esperas, ke Rusio restos plu en la Eŭropa Konsilio.

Macron faris la rimarkojn en renkontiĝo kun vizitanta ĝenerala sekretario de la Eŭropa Konsilio Thorbjoern Jagland. Macron diris en komuna gazetara konferenco kun Jagland, ke li esperas, ke Rusio restos plu en la Eŭropa Konsilio. Li aldonis, ke la Eŭropa Konsilio bezonas Rusion kiel Rusio bezonas la Eŭropan Konsilion, kio signifas, ke la rajtoj de Rusio kiel membro de la konsilio devas esti respektataj. Samtempe, Rusio devas plenumi sian devon en la Eŭropa Unio.

La Eŭropa Konsilio estas tuteŭropa organizo. En 1996, Rusio aliĝis al ĝi. En aprilo de 2014, la parlamenta konferenco de la Eŭropa Konsilio adoptis rezolucion nuligi la voĉdonan rajton de Rurio je la preteksto de la krimea demando. Poste, Rusio kelkfoje petis la konsilion redoni ĝiajn leĝajn rajtojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin