Ĉina vicĉefministro iros al Usono por ekonomia kaj komerca konsiliĝo

(GMT+08:00) 2019-05-07 14:51:33     Redaktoro:Yu

De la 9a ĝis la 10a de majo, ĉina vicĉefministro Liu He vizitos Usonon por la 11a ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, faros la viziton laŭ la invito de usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin