Ĉinio estas sincera pri plua ekonomia kaj komerca konsiliĝo kun Usono

(GMT+08:00) 2019-05-07 19:08:30     Redaktoro:Yu
Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profikto estas la antaŭkondiĉo kaj fundamento por atingo de interkonsento, kaj aldonitaj tarifoj povas solvi neniun demandon.

De la 9a ĝis la 10a de majo, ĉina vicĉefministro Liu He vizitos Usonon por la 11a ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, faros la viziton laŭ la invito de usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin.

Geng diris en regula gazetara konferenco, ke intertraktado estas la procezo de diskutoj, kaj estas normale, ke restas diverĝoj inter la du flankoj, kaj ke la ĉina flanko estas sincera pri plua konsiliĝo. Li esprimis la esperon, ke la du flankoj klopodos plu kaj iros vidalvide por solvi siajn raciajn zorgojn kaj atingi reciprokprofitan kaj kungajnan interkonsenton surbaze de reciproka respekto kaj egaleco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin