Novaĵoj (Majo 08)

(GMT+08:00) 2019-05-08 16:21:03     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina plej alta leĝdonanto renkontiĝis kun prezidanto de sudkorea parlamento; usona ŝtatsekretario renkontiĝis kun irakaj gvidantoj en neatendita vizito al Bagdado. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, marde en la Granda Popola Halo en Pekino renkontiĝis kun prezidanto de la sudkorea parlamento Moon Hee Sang.

Li montris, ke Ĉinio kaj Sudkoreio estas proksimaj najbaroj kaj gravaj partneroj. Sub la gvidado de la dulandaj ŝtatestroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Sudkoreio revenis al pozitiva disvolviĝo post provizora malfacilo, kaj estas efike plenumataj la konsentoj, atingitaj de la dulandaj gvidantoj. Ĉinio volas subteni kaj fortigi komunikadon kun Sudkoreio sur ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj kampoj, kaj labori kun Sudkoreio por kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, persisti en la principo de traktado kun sincereco, reciproka profito kaj komuna gajno, plu fortigi la konfidon de disvolviĝon de la duflankaj rilatoj, kaj antaŭenpuŝi stabilon kaj longvivon de la strategia kunlabora partnereco inter la du landoj.

Li asertis, ke antaŭ nelonge en la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, prezidanto Xi Jinping publikigis serion da gravaj politikoj de reformo kaj malfermo, kiuj alportos grandajn ŝanĉojn al disvolviĝo de ĉiuj landoj. Ĉinio kaj Sudkoreio devas fortigi kunlaboron pri la iniciato Zono kaj Vojo, kune konservi multflankismon kaj sistemon de libera komerco, kaj puŝi disvolviĝon de la internacia politika kaj ekonomia ordo en pli justa kaj konvena direkto.

Moon diris, ke sub klopodo de Sudkoreio kaj Ĉinio, la dulandaj rilatoj revenis al la vojo de stabila disvolviĝo. Sudkoreio admiras la konstrueman rolon de Ĉinio en politika solvado de la duoninsula demando, kaj alte taksas la sukcesan okazigon de la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Sudkoreio volas labori kun Ĉinio por fortigi kunlaboron pri la iniciato Zono kaj Vojo kaj vastigi pragmatan kunlaboron en ĉiuj kampoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke Ĉinio kaj Japanio okazigos sian 11an altnivelan konsiliĝon pri maraj aferoj de la 10a ĝis la 11a de majo en Otaru, Japanio.

Geng diris en regula gazetara konferenco, ke oficialuloj el ministerioj de eksterlandaj aferoj, defendaj ministerioj, maraj leĝplenumaj kaj administraj departementoj de ambaŭ landoj ĉeestos la intertraktadon. Li diris, ke Ĉinio atendas plene interŝanĝi opiniojn kun Japanio pri maraj demandoj de komuna zorgo por plifortigi reciprokan komprenon kaj konfidon kun Japanio.

Japana ĉefministro Shinzo Abe diris marde vespere en Tokio, ke li atendas pluan disvolviĝon de japana-ĉinaj rilatoj en diversaj kampoj.

Abe faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis akcepton aranĝitan de la ĉina ambasadorejo en Tokio por ambasdadoro Cheng Yonghua, kiu forlasos la postenon por reveni al sia lando. Li diris en parolado, ke la surtroniĝo de la nova japana reĝo malfermis la eraon Reiwa; ĉi-jare estos festata la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko; kaj li esperas, ke la du landoj kunigos la manojn por plu disvolvi la interilatojn en politiko, ekonomio, kulturo kaj aliaj kampoj.

Abe diris, ke pasintjare, okaze de la 40a datreveno de la subskribo de la Japana-Ĉina Traktato de Paco kaj Amikeco, li kelkfoje renkontiĝis kun ĉinaj gvidantoj, kaj ambaŭ flankoj konsentis turni duflankan konkurencon al kunordigo, esti kunlaboraj partneroj unu por la alia, ne minaci unu la alian kaj kune protekti liberan komercon. Li emfazis, ke plibonigo de la duflankaj rilatoj ne nur konformas al la interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ havas gravan signifon por stabileco kaj disvolvado de la regiono kaj la mondo.

Cheng diris, ke la aferoj de paco, amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio komencis novan vojaĝon kaj senĉese progresis. Cheng aldonis, ke elektebla estas najbaro, sed ne najbara lando; la ligiteco inter Ĉinio kaj Japanio estas pli kaj pli fortigita, kaj la dependo unu de la alia estas pli profunda, kaj formiĝas veraj strategiaj reciprokprofitaj rilatoj inter la du landoj.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo marde faris neatenditan viziton al la iraka ĉefurbo Bagdado, dum kiu li diskutis kun irakaj gvidantoj pri la plej nova disvolviĝo de la regiona situacio meze de la akriĝanta streĉeco kun Irano.

Post la renkontiĝoj, Pompeo diris al raportistoj, ke li faris la surprizan viziton al Irako, ĉar Irano eskaladas sian agadon en la regiono, de post kiam Usono decidis malpermesi la naftan eksportadon de Irano. Li aldonis, ke irakaj gvidantoj promesis protekti usonajn interesojn, ĉar ili scias, ke ĉi tio estas ilia respondeco.

Internacia kontaktgrupo pri Venezuelo okazigis sian trian kunvenon marde en la kostarika ĉefurbo San-Joseo, alvokante politikan solvadon de la venezuela krizo.

Alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini urĝis ĉiujn rilatajn partiojn sin deteni de agoj, kiuj povas altigi la streĉecon, kaj oponi militan intervenon en Venezuelo. Ŝi diris en gazetara konferenco post la kunveno, ke la sola maniero rompi senelirejon estas serĉi politikan elirejon, kiu estas demokratia, paca kaj respekta al la tuta venezuela popolo. Ŝi aldonis, ke la internacia kontaktgrupo sendos altnivelan delegcion al Venezuelo por prezenti solvon al la krizo. Sed ŝi ne detalis la solvon.

Venezuela ĉefprokuroro Tarek William Saab diris lunde, ke almenaŭ kvin homoj estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ 233 aliaj arestitaj post la sensukcesa puĉo de la 30a de aprilo en Venezuelo.

En intervjuo kun loka televido, Saab diris, ke la puĉo estis efektivigita laŭ la alvoko de opoziciaj gvidantoj Leopoldo López kaj Juan Guaido, subtenataj de malfidelaj soldatoj.

La 11a Ministra Kunveno de la Arkta Konsilio, kiu finiĝis marde en Rovaniemi, norda Finnlando, ne povis formuli kutiman komunan deklaracion pro diverĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin