Shinzo Abe atendas pluan disvolviĝon de japana-ĉinaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-05-08 13:07:08     Redaktoro:Yu

Japana ĉefministro Shinzo Abe diris marde vespere en Tokio, ke li atendas pluan disvolviĝon de japana-ĉinaj rilatoj en diversaj kampoj.

Abe faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis akcepton aranĝitan de la ĉina ambasadorejo en Tokio por ambasdadoro Cheng Yonghua, kiu forlasos la postenon por reveni al sia lando. Li diris en parolado, ke la surtroniĝo de la nova japana reĝo malfermis la eraon Reiwa; ĉi-jare estos festata la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko; kaj li esperas, ke la du landoj kunigos la manojn por plu disvolvi la interilatojn en politiko, ekonomio, kulturo kaj aliaj kampoj.

Abe diris, ke pasintjare, okaze de la 40a datreveno de la subskribo de la Japana-Ĉina Traktato de Paco kaj Amikeco, li kelkfoje renkontiĝis kun ĉinaj gvidantoj, kaj ambaŭ flankoj konsentis turni duflankan konkurencon al kunordigo, esti kunlaboraj partneroj unu por la alia, ne minaci unu la alian kaj kune protekti liberan komercon. Li emfazis, ke plibonigo de la duflankaj rilatoj ne nur konformas al la interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ havas gravan signifon por stabileco kaj disvolvado de la regiono kaj la mondo.

Cheng diris, ke la aferoj de paco, amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio komencis novan vojagon kaj senĉese progresis. Cheng aldonis, ke elektebla estas najbaro, sed ne najbara lando; la ligiteco inter Ĉinio kaj Japanio estas pli kaj pli fortigita, kaj la dependo unu de la alia estas pli profunda, kaj formiĝas veraj strategiaj reciprokprofitaj rilatoj inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin