Internacia grupo pri Venezuelo urĝas pace solvi venezuelan krizon

(GMT+08:00) 2019-05-08 13:44:31     Redaktoro:Yu

Internacia kontaktgrupo pri Venezuelo okazigis sian trian kunvenon marde en la kostarika ĉefurbo San-Joseo, alvokante politikan solvadon de la venezuela krizo.

Alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini urĝis ĉiujn rilatajn partiojn sin deteni de agoj, kiuj povas altigi la streĉecon, kaj oponi militan intervenon en Venezuelo. Ŝi diris en gazetara konferenco post la kunveno, ke la sola maniero rompi senelirejon estas serĉi politikan elirejon, kiu estas demokratia, paca kaj respekta al la tuta venezuela popolo. Ŝi aldonis, ke la internacia kontaktgrupo sendos altnivelan delegcion al Venezuelo por prezenti solvon al la krizo. Sed ŝi ne detalis la solvon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin