Ĉina prezidanto kaj saud-arabia reĝo telefone konversaciis pri duflankaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-05-09 13:12:06     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud merkrede.

Xi diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj kaj rigardas Saud-Arabion kiel gravan kunlaboran partneron en komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Xi diris, ke li kaj reĝo Salman en la lastaj jaroj sukcese interŝanĝis ŝtatajn vizitojn, kio gvidis la ĉiuflankan kaj rapidan kreskon de la rilatoj inter la du landoj. Ĉinio aprezas la objektivan kaj justan sintenon de Saud-Arabio pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de Ĉinio. La ĉina flanko firme apogas la klopodojn faritajn de Saud-Arabio por protekto de suvereneco, sekureco kaj stabileco de la lando, kaj subtenas Saud-Arabion akceli ekonomian transformiĝon kaj realigi pli grandan disvolviĝon. Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Saud-Arabio por plifortigi la sinergion inter la iniciato Zono kaj Vojo kaj la Saud-Arabia Vizio 2030, kaj intensigi duflankan praktikan kunlaboron en energio kaj aliaj kampoj. Ĉinio aprezas la pozitivajn klopodojn faritajn de Saud-Arabio por akcelado de rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj kaj inter Ĉinio kaj islamaj landoj.

Salman gratulis Ĉinion pro la sukcesa okazigo de la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kaj diris, ke li kredas, ke Ĉinio ludos gravan rolon en akcelado de internaciaj disvolvado kaj kunlaboro. Li diris, ke la du landoj sin deidiĉas al nacia disvolvado kaj mondaj paco kaj stabileco. Saud-Arabio donas grandan gravecon al profundigo de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj kaj deziras al Ĉinio akiri pli grandajn atingojn en sia disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin