Usono anoncas sankciojn kontraŭ metalaj sektoroj de Irano

(GMT+08:00) 2019-05-09 13:20:36     Redaktoro:Yu

La Blanka Domo anoncis merkrede, ke Usono efektivigas sankciojn kontraŭ la fera, ŝtala, aluminia kaj kupra sektoroj de Irano.

Usona prezidento Donald Trump diris en deklaro, "Hodiaŭ mi subskribis administran ordonon efektivigi sankciojn kontraŭ la fera, ŝtala, aluminia kaj kupra sektoroj de Irano, la plej grandaj ne-petrolaj fontoj de eksporta enspezo de la reĝimo."

La sankcio konsistigas la freŝan agadon de la usona strategio "maksimuma premo" kontraŭ Irano, kio estas la unu-jara marko de la decido de la registaro Trump pri retiro el la Irana nuklea interkonsento en majo de la lasta jaro

Post la retiro el la irana nuklea interkonsento, la registaro Trump daŭre premis Iranon per serio da sankcioj kaj nomumoj, kio estis forte oponata kaj kritikita de Teherano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin