Ĉinio urĝas Usonon konvene trakti demandojn koncernajn al Tajvano

(GMT+08:00) 2019-05-09 13:46:19     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio firme oponas la Akton pri Tajvana Certigo, kiun lastatempe adoptis la usona Ĉambro de Reprezentantoj kaj postulis seriozan traktadon kun la usona flanko.

Proparolanto Geng Shuang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la akto grave malobservis la principon pri unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj. Li emfazis, "Ni urĝas la usonan flankon observi la principon pri unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj kaj malhelpi al la usona Kongreso antaŭenigi la leĝprojekton, konvene trakti demandojn koncernajn al Tajvano por eviti gravan damaĝon al ĉina-usona kunlaboro en gravaj kampoj kaj ankaŭ al paco kaj stabileco en la Tajvana Markolo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin